Lingvoj

  • Chuvash
  • English
  • Esperanto
  • Русский
Description for image 1Description for image 2Description for image 3Description for image 4Description for image 5Description for image 6

Mesaĝo de reprezentantoj de popoloj de Rusio

Estimata sinjoro Vladimir Putin,

Ni, reprezentantoj de popoloj de Rusio, parolantoj de regionaj lingvoj kaj simpatiantoj, adresas al vi lige al nia zorgiĝo pri la sortoj de niaj lingvoj en la eduksistemo de Rusio.

Niaj gepatraj lingvoj: la tatara, la ĉuvaŝa, la komea, la baŝkira, la marea, la erzja, la mokŝa, la udmurta, la saĥa (jakuta) kaj aliaj lingvoj de la popoloj de Rusio estas minacataj malaperi el la eduksistemo post la komencita kampanjo de kontrolo de lernejaj lernoplanoj en la naciaj respublikoj de la Rusia Federacio.

La kontroloj komencitaj de la prokurorejoj por realigi la liston No 1710 de prezidentaj komisioj datita je la 28a de aŭgusto 2017 rezultigis, ke la lecionoj de nerusaj oficialaj lingvoj en la respublikoj estis forigitaj de la deviga parto de la lernoplano laŭ iniciato de administracioj de multaj lernejoj aŭ sub premo de lokaj edukaj departementoj. Tiuj agoj, organizitaj je la plej alta nivelo, portas al formiĝo en la publika opinio de neegala rilato al la nerusaj lingvoj, vicigante ilin en duarangan pozicion.

La kontroloj kaj la konsekvencaj agoj malakordas kun la Konstitucio de la Rusia Federacio, ignoras artikolojn de la federaciaj leĝoj «Pri la lingvoj de la popoloj de la Rusia Federacio» kaj «Pri la edukado», verdiktojn de la Konstitucia Tribunalo kaj respublikajn leĝojn, aprobitajn konforme al la leĝaro de la lando. Per tio oni pridubas la Konstitucion kaj la leĝaron de la Rusia Federacio, kaj estas atakataj la fundamentaj principoj de federalismo, sur kiuj estas bazita nia ŝtato. El tio rezulte suferas la minoritataj lingvoj, inkluzive de la oficialaj lingvoj de la respublikoj de la Rusia Federacio.

La leĝaro de la Rusia Federacio ne enhavas artikolojn limigantajn la lernadon de la lingvoj de la Rusia Federacio. La lernado de la oficialaj lingvoj ne kontraŭdiras la Konstitucion de RF kaj estas subtenata en la art. 68, parto 2 kaj art. 68, parto 3 de la Konstitucio de la Rusia Federacio. La Konstitucio de la Rusia Federacio agnoskas la multnacian karakteron de la rusia ŝtato. Laŭ la rusia leĝaro ĉiuj lingvoj estas egalaj, kaj la fundamento de la federacia sistemo supozas la rajton de federaciaj subjektoj difini proprajn oficialajn lingvojn kaj enkonduki propran leĝaron rilate al ilia uzado.

La Konstitucio de la Rusia Federacio malpermesas propagandon de nacia aŭ lingva supereco. Ni pensas, ke la nuna ekzistanta ordo en la plimulto de naciaj respublikoj devige lerni ĉiujn oficialajn lingvojn de la koncerna administracia subjekto (kaj la rusan kaj la nerusan) estas justa, harmonia kaj respondas al la demandoj por konstrui sanan socion de internacia konkordo, en kiu estas defendataj la rajtoj kaj konsiderataj interesoj de ĉiuj indiĝenaj popoloj.

La lingvoj de la Rusia Federacio estas nia komuna valoraĵo, ili estas integra parto de la natura rusia diverseco, historie ekzistanta ekde la tempo de la formiĝo de la rusia ŝtateco. En la leĝo «Pri la lingvoj de la Rusia Federacio» ili estas nomitaj havaĵo de la rusia ŝtato. La multlingveco kaj la natura lingva diverseco de la popoloj de Rusio estas integra parto de la fundamento de la rusia socio, kiu devas esti subtenata de la eduksistemo. Por subteni kaj reprodukti la naturan multlingvecon en Rusio necesas ties kultivado en la eduksistemo je egala nivelo por ĉiuj lernejanoj de la koncerna federacia subjekto.

La lingvoj de Rusio estas havaĵo kaj komuna valoraĵo de la tuta rusia socio kaj la ŝtato, sekve, la garantiado de ilia protekto, subteno kaj reprodukto devas esti efektivigata ne je nivelo de individuoj aŭ grupoj, sed pere de kolektivaj instituciaj agadoj de la tuta socio. La transdono de la lingvaj kompetencoj pri la oficialaj lingvoj enhavas la saman respondecon por la socio kiel la transdono de aliaj kompetencoj, valoroj kaj vivospertoj – amikeco, kunlaboro, interhelpo, estimo, observo de la kultura kodo de la koncerna socio.

Surbaze de la dispozicioj de la Konstitucio kaj de la leĝo “Pri la lingvoj de la Rusia Federacio”, la ŝtato devas garantii la protekton kaj reprodukton de la lingvoj, sekve, ĝi mem, kaj ne nur la parolantoj, devas havi respondecon pri ilia estonto. Ni ne povas lasi la sorton de la lingvoj de la popoloj de Rusio en la manoj de iliaj parolantoj, senigante ilin de institucia subteno kaj forpelante ilin el la eduksistemo.

Multnombraj socilingvistikaj esploroj montras, ke lingvo, kiu ne havas lokon en la eduksistemo, estas en malforta pozicio kaj ĝia estonto estas minacata pro manko de sistema transdono de la lingvo de generacio al generacio kaj pro la manko de funkciado de la lingvo en la socia medio.

La forpelo de la naciaj lingvoj el la eduksistemo rezultigos rompon de la procezo de transdono kaj subteno de la literatura lingvo, kaj tio rezultigos ankaŭ malkreskon de la nombro de uzantoj de la skriba lingvo de la respektiva popolo, kio finfine influos al la nivelo de kultura kreado kaj la scienca agado de la membroj de popoloj.

La lernado de nerusa nacia lingvo estas la plej bona solvo al establo de egalaj raportoj kaj interkompreno inter la kulturoj. Forpelo de la naciaj lingvoj portos al mispropocio en la reprezentiĝo de kulturoj kaj al malekvilibro en la realigo de la principo de lingva egaleco.

Se parto de la socio scias sian gepatran lingvon kaj la alia parto ne konas la gepatran lingvon de la unuaj, rezultiĝos situacio de malegaleco, simile al tio, kiam du partoj de negoca kontrakto dekomence havas malsaman nivelon de rajtoj. Kiam ĉiuj lernas la lingvon de unu popolo kaj tiu popolo ne lernas la lingvon de aliaj, tio signifas, ke ĉiuj grupoj krom la difinita popolo havas grandan kvanton da devoj, dum la dominanta grupo estas senigita de la devo scii lingvon de alia grupo.

La lernado de oficialaj lingvoj kontribuas al subteno de la medio de la natura multlingveco, en kiu eblas facila kaj simpla lernado de unu plia lingvo, kio, laŭ la jam klasikiĝintaj sciencaj esploroj, kontribuas al kognitiva, emocia kaj ankaŭ al ensociiga disvolvo de la infano. En la sistemo de lerneja edukado en la naciaj respublikoj la infanoj havas ŝancon asimili dulingvecon sen kreo de aldonaj kondiĉoj; en okcidentaj landoj gepatroj kun tiu ĉi celo portas siajn infanojn al dulingvaj klasoj kun lernado de fremdaj lingvoj, inkluzive lernadon de la lingvoj de malplimultoj.

Por la kognitiva kaj ensociiga disvolvo de la infano ne gravas, ĉu la lernata lingvo estas dominanta aŭ minoritata, ajna kroma lingvo krom la gepatra signife influas al ilia evoluo.

La lernado de nacia oficiala lingvo kontribuas al la plialtigo de ĝeneralaj lingvaj kompetencoj de lernejanoj kaj ankaŭ plibonigas la kapablojn de la infano rilate la kompetenton en la rusa lingvo. La deklaroj diskonigataj en la gazetaro kaj la reto pri tio, ke la lernado de naciaj oficialaj lingvoj negative influas la nivelon de preparo de lernejanoj pri la rusa lingvo, estas absolute senpruvaj kaj intence provokaj.

La ĉefa celo de la instruado de la nerusaj oficialaj lingvoj en lernejoj estas instruado de bazaj scioj pri la koncernaj lingvoj, riĉigo de kultura arsenalo de la infanoj de diversaj popoloj per reciprokaj kulturoj kaj ankaŭ formado de kuna kulturo sen antaŭjuĝoj kaj nihilismo rilate la lingvojn kaj kulturojn de la popoloj kun malpli da membroj. Dum la infaneco la plimulto de lernejanoj bonvole lernas negepatran lokan lingvon – malakordojn kaj konfliktojn kreas gepatroj, kiuj kreskis en alia medio en alia epoko dum regis aliaj direktivoj.

Ni ne havas la rajton foroferi la estonton de niaj infanoj, la estonton de nia socio, ĝian humanismecon kaj malfermitecon favore al antaŭjuĝoj kaj eraroj de kelkaj gepatroj kaj plenkreskaj membroj de la socio, formiĝintaj dum regis aliaj valoroj.

Ni ne povas meti en la eduksistemon kulturan unuecigon, dividon de la popoloj je unuarangaj kaj duarangaj, same kiel arkaikajn formojn de socia organiziĝo, kiuj ne konsideras la rajtojn kaj interesojn de la maplimultoj.

Ni devas meti en la bazon de la eduksistemo la principojn kaj tezojn de la Konstitucio kaj de la federaciaj leĝoj, agnoskantajn la multkulturan karakteron de la rusia ŝtato, protekton de la lingvoj kaj ilian egalrajtecon, sed ne la kulturan unuecigon, dividon de lingvoj je unuarangaj kaj duarangaj kaj ankaŭ arkaikajn formojn de socia organiziĝo, ignorantajn la rajtojn kaj interesojn de malplimultoj.

La teritorio de la nuna Rusio ĉiam estis multnacia. La moderna rusa lingvo kaj la rusa popolo estas la rezulto de la kontakto inter pluraj lingvoj, popoloj kaj kulturoj. Malgraŭ la grandaj diferencoj inter la popoloj kaj lingvoj, Rusio sukcesis unuigi ĉiujn popolojn en unu ŝtaton. Tio sukcesis, unuavice, dank'al kreo de naciaj institucioj – la teritoriaj kaj lingvaj. Post la revolucio de 1917 por pluraj lingvoj unuafoje estis kreita skribsistemo, ĉar ĝuste tra la naciaj lingvoj okazis percepto de nova mondo. Ĝuste la eduksistemo kontribuis al tio, ke dum la 70 jaroj la junaj skribaj lingvoj transformiĝis en literaturajn lingvojn, kaj la popoloj fariĝis la integra parto de unueca ŝtato.

La nuligo de la deviga instruado de la naciaj lingvoj neniigas tiun grandan kontribuon, kiun Rusio jam faris al la evoluigo de la naciaj lingvoj. Krom tio, la historio diras, ke la rezultoj de evoluigo de lingvoj rekte dependas de efika lingva planado, kiu, unuavice estas realigata tra la instruado (ekzemple tiu, kiun efektivigis la Sovetia ŝtato). Komisio elekti lernadon de lingvo (aŭ transdono de la respondeco por la lernado de lingvo) al la gepatroj de infano signifas rifuzon de iu ajn lingva planado je ŝtata nivelo. La ŝtato, kiu antaŭ 100 jaroj subtenis tiujn ĉi lingvojn kaj ĉiel kontribuis al ilia evoluo, ne povas rifuzi ĉi tiun respondecon.

Ni petas Vin, la garantianton de la Konstitucio, garantii la instruadon de la naciaj oficialaj lingvoj de la subjektoj de la Rusia Federacio en la mezaj lernejoj kadre de la deviga lernoprogramo.

Kun estimo, reprezentantoj de popoloj de Rusio.